Saluton,
Ĉu estas sence (kaj kongrue kun reguloj de Vikidatumoj) aldoni al ĉiuj programoj OFICIALE tradukitaj al Esperanto (Q143) la deklaron language of work or name (P407) por krei aŭtomate generatan liston de programoj en EO – https://w.wiki/ZfP?
Mi demandas, ĉar ekzemple al Firefox (Q698) necesus aldoni ~80 valorojn kaj OpenStreetMap (Q936) nur havas unu valoron (British English (Q7979)) kvankam ĝia fasado estas plurlingva (https://translatewiki.net/wiki/Translating:OpenStreetMap).